2015-08-21

Ĉokoladaj Memuaroj

Kaj tiel estis en la komenco... 

Mi naskiĝis en la jaro 1966 en la Urbo Pasay, distrikto de la Metropolo Manilo sur la insulo de Luzono en la Respubliko de Filipinoj. Mi pensas, ke mi ne naskiĝis je bona tempo. Mi pensas, ke mi estus devinta naskiĝi post pli ol 700 jaroj. 

Mia dorlotnomo fariĝis 'Nonong', supozeble el mia meznomo 'Emmanuel'. Multaj Filipinanoj havis dorlotnomojn, kiuj ne sonis kiel iliaj oficialaj nomoj. 

Mia familio unue loĝis en loko nomita Ferry en la provinco Batangas. Ĝi estis proksime al haveno kaj proksime al ĝangalo. Nia domo troviĝis en multdoma familibieno posedita de miaj patroliniaj geavoj. La familio de Onklino Virĝinia, inkluzive de kelkaj de miaj gekuzoj, estis apuda, krom mia Onklino Viveka. Mi memoras kelkajn aferojn pri mia knabeco tie. Estis kaŝita kaverno inter la arboj sur alta grundo. En la kaverno estis skeleto de soldato, eble de la Dua Mondmilito. Ni kutime kolektis berojn, kiujn tie ni nomis 'grátilis' aŭ 'arátilis' (botanike Muntingia calabura). Mi ludis per la muzikdiskoj de Onklino Viveka kaj turnis ilin per najlo. Ŝi estis dancisto por la trupo Bayanihan kaj estis bone vojaĝinta tiam. Ŝi havis multajn strangajn memoraĵojn de siaj vojaĝoj tra la mondo. Plu, ekzistis tiuj helikeskaj bestetoj el la fosaĵoj. Se oni metus unu en bovlo da vinagro, ĝi sorbus la likvidon. 

Ĉirkaŭ la komenco de la jaroj 1970, mia familio translokiĝis al duetaĝa apartamento apud Avenuo Del Monte en la Urbo Quezon en la Metropolo Manilo. Mi memoras kelkajn aferojn tie. Mia pli aĝa frato Fernando, dorlotnomita 'Gary' kaj rare 'Gibong', kaj mi rigardis multon da televido. Ni malordigis nian dormoĉambron farante endomajn tendojn el litkovriloj kaj seĝoj. Unu raran tagon ni vidis sunan eklipson. Ni havis dorlotbeston, kelonion, kiun mia patrino ordonis servistinon ĵeti al rivero pro superstiĉo. Ni ne parolis la Anglan hejme; ni ĉiuj parolis la Tagalogan. Ni havis geservistojn por helpi ordigi la apartamenton kaj kuiri niajn manĝaĵojn. 

Post malmultaj jaroj, ni translokiĝis al Hispanstila domo ĉe 23 Strato Doña María, Altaĵoj Don José, Urbo Quezon, Metropolo Manilo. Estis bona loko por knabeco. Estis malmultaj najbaroj, dispersitaj pretere for. Mi povis vidi por kilometroj ĉirkaŭ mi vakaĵon; la kampo de altaj sovaĝaj flavaj-verdaj herboj aŭ talahib sur ruĝa Marseska grundo streĉiĝis pretere for. Mi kutime ĉasis ruĝajn turnoventetojn, kiuj fojfoje estis tiel altaj kiel domo. Mi provis stari en la centro de la turnoventeto, kaj ĝi rapide forkuras. La vivaĵoj ĉirkaŭe estis interesaj. Vaganta lacerto transiris la straton. Purpurfoliaj tubervitoj kreskis kaŝite en anguletoj. Nokte, estis lumaj lampiroj. La brila plenluno ŝajnis larĝa. Apud nia domo estis vakaĵo kie ni kreskigis plantojn kaj faris tendojn. Arakidoj bone kreskis tie, sed la akvomelonoj ne kreskis tre grandaj. Iam ni havis ĉirkaŭbaritan bruan porkon. Kiam tajfunoj alvenis, la akvo torentis tiel forte, ke la ruĝa grundo skulptiĝis. Estis minacaj tondroj kaj fulmoj, kaj fortaj ventegoj. Iam ne estis tajfuno, sed peza pluvo; ni senkulpaj junspiritaj nudaj geknaboj eliris sur la gazonon kaj duŝis nin sub la varma tropika torento. 

Malantaŭ la domo estis klifo, superrigardante al vaka lando, kaj ekzistis vidaĵo de la montaro kie la militistoj ekzercis sin pri paraŝutado. Apud la klifo estis verando kun ruĝbrika rostilo; tie, ni fojfoje festis kaj miaj kuzinoj faris la Hula-dancon. 

La ruĝaj ebenaĵoj ĉirkaŭ la domo estis esence plataj kun malmultaj krutaĵetoj. Ni geknaboj kutime piedvagis kaj ŝajnigis, ke ĉiu areo estis malsama planedo en la sunsistemo: Merkuro, Venuso, Marso, kaj tiel plu. Ni rigardis multon da sciencfikcio el eksterlandaj televidprogramoj, kiel el Britaj, ekzemple Space: 1999 kaj UFO, kaj ankaŭ kiel el Usonaj, ekzemple The Time Tunnel kaj certe Star Trek. La Angla el la televido estis iomete rapida kaj nebula por miaj oreloj tiam, kvazaŭ mi rigardas Francan televidon tre pli malfrue en mia vivo. Ekzistis ankaŭ subtitolitaj Japanaj programoj kiel Shintarô pri samurajoj kaj ninĵoj, kaj ankaŭ Japanaj kartunoj kiel Gigantor, sed tiam mi ne estis konscia pri ilia "Japaneco". Ekzistis ja ankaŭ Usonaj kartunoj kiel Spiderman. Ekzistis ankaŭ kelkaj programoj per la Tagaloga lingvo, inkluzive de kinoj pri temoj dramaj, teruraj, kaj humuraj. La teruraj temis pri Filipinaj ekvivalentoj de vampiroj, sorĉistinoj, gnomoj, kaj aliaj magiaj estaĵoj. Mi memoras, ke en la dormoĉambro de niaj servistinoj estis Tagalogaj komiksoj pri temoj dramaj kaj kelkaj sciencfantastaj. Unu el ili temis pri vizito al ĝangala Edeneska planedo per spacŝipo. Evidente, unu el niaj servistinoj ŝatis sciencfikcion. Tio estis en la jaroj 1970. 

Nia abunda ĝardeno havis variajn tropikajn plantojn kaj rare serpentoj siblis en la vepro. Post pluvado, troviĝis malmultaj buntaj platvermoj sur la gazono. Mi estis frua biologo kiel knabo; mi transpolenis blankan hibiskon, kiu nomiĝas gumamela per la Tagaloga lingvo, kun ruĝa, kaj baldaŭ aperis rozkolora gumamela. Ni havis cirkon da raŭpoj en la malantaŭa korto kaj nomis ĝin "la Bela Parko". Voluptaj irizaj skaraboj abundis. Ekzistis multaj variaj formikoj grandaj kaj malgrandaj; nigraj, ruĝaj, kaj bluaj. Sola taŭrorano je la grandeco kaj pezeco de kegloluda pilko sidis ĉe angulo de la garaĝo. Ĉe la garaĝa aŭtovojeto dum semajnfinoj, ni kaj miaj kuzoj praktikis karateon kaj mia patro praktikis Filipinan stangan kombatarton, kiu nomiĝas arnís de mano. Iam scivolemaj spektantoj, kelkaj malpli riĉaj knaboj, troviĝis ekstere sur la strato. Kelkfoje stratmarŝanta vendanto de tahô, sojfaba kazeo, ekkriis "Tahooooooooô!" kaj poste li haltis submetante la metalajn cilindrajn kestojn de siaj ŝultroj kaj ŝovelis la ravan blankan kazeon en niajn plastajn glasojn. Ĉiuj ni geknaboj pagis al li po unu Filipina peso. Tio estis en la jaroj 1970. 

En la domo, mi kuŝiĝis plate sur la malvarmeta marmora planko de nia salono dum varmegaj someraj tagoj. Sur tiu sama marmora planko, mi amuziĝis per krei templeskan labirinton el verdaj kaj blankaj maĝangaj blokoj, kaj poste irigi kurkulion tra tio. Apud la ŝtuparo estis la ĝojiga drinkbufedo de mia patro; ĝi havis la formon de ĉevalkaleŝo. En ĝi estis variaj boteloj da drinkaĵoj por gastoj. Ni havis bibliotekan ĉambron, kie iam ni gardis viglajn araneojn en vitraj kruĉoj kaj pendigis buntajn kartonajn militaeroplanojn, kiel Messerschmidt-ojn kaj Zerojn, de la plafono. Supre de la ŝtuparo estis la dormoĉambroj. Dum iama aŭroro en la dormoĉambro por infanoj, kie mi dormis, estis bona vidaĵo de la Kometo Kohoutek, kiu orbitis la Sunon po ĉirkau 75 000 jaroj. En la dormoĉambro de mia onklino-guvernistino, Tita Nedy, estis amuziga kolekto de vitraj kruĉoj da fungoj en akvo kaj aro da kuriozaj tarokkartoj. En la dormoĉambro de miaj gepatroj estis la televidilo, el kiu ni geknaboj spektis niajn kartunojn kaj sciencfikcion de la Anglosfero, argilajn animaciojn de Eŭropo, kaj samurajajn dramojn de Japanujo, kaj ankaŭ lokajn programojn en la Tagaloga. La televido estis kolora, dum la alia en la salono sub la ŝtuparo estis nigra-blanka, el kiu niaj servistinoj ofte spektis siajn dramojn. Ankaŭ subŝtupare estis la gastĉambro, kie mia Onklo Alberto, 'Tito Boy' al mi, ofte restis kaj studis siajn grafikajn medicinajn librojn por sia universitato. Tio estis en la jaroj 1970. 

Mi memoras, ke nia marmora salona planko estis blanka, la sovaĝaj herboj ekstere estis verdaj-flavaj, la grundo ekstere estis ruĝa, la sojfaba kazeo estis blanka, kaj mia favorita ignampasta deserto ube estis purpura, sed la nacio Filipinoj volas esti konata kiel 'bruna lando'. Tion lernas studentoj en lernejoj tie. Per la Tagaloga, bruno tradukiĝas al kayumanggí. Pro tio, ĉi tiuj memuaroj estas ĉokoladaj. 

Kopirajto © 2007-2015 de Victor Medrano

Eseo pri Ornitologio

Antaŭlonge mi verkis eseon pri birdoj en elementa lernejo. Post multaj jaroj, mi esperantigis ĝin pro praktiki Esperanton. Kaj jen estas la rezulto:

Birdoj

Birdoj ofte aspektas kiel "glorigitaj reptilioj". Sed, oni traktas ilin kiel apartigitan klason, Aves. Birdoj distingiĝas de aliaj animaloj pro siaj plumoj, ne pro la povo de flugo. Ne ĉiu birdo povas flugi. Ja, la unuaj birdoj en la mondo estis nur reptilioj kun plumoj. Fosilioj donas pruvaĵon ke estis tiel.

La unua birdo, la Archaeopteryx, vivis sur la Tero antaŭ 140 milionoj da jaroj dum la Ĵurasa Periodo. La Archaeopteryx povis flugi, sed ne tre bone ĉar ĝi ne havis fortan brustoston por subteni la muskolojn de siaj flugiloj. La Archaeopteryx havis dentojn, longan ostan voston, kaj skvamojn sur la kapo. Ĝi havis tri ungojn antaŭ ĉiu flugilo.

La Archaeopteryx evoluis al pli altgradaj birdoj, kiel al la Hesperornis, kiu estis plonĝisto kaj pli ol unu metron de longeco, kaj al la Ichthyornis, kiu estis malgranda ŝternojda marbirdo. Tiuj birdoj evoluis plu al formoj kiuj aspektas kiel modernaj anasoj, ardeoj, pelikanoj, kaj strutoj. Ekzistas proksimume dek mil vivantaj specioj da birdoj.

La birda anatomio elmontras adaptojn por flugo. La skeleto estas kava por ke la pezo reduktiĝas. La plumaro estas malsimplega konstruo por ke la birdo estas aerodinamika, varma, kaj seka. La birda spirada sistemo bezonas du spirojn por trakti unu ŝarĝon da aero. La aero trairas la malantaŭajn aersakojn dum la unua enspirado, do trairas la pulmon dum la unua elspirado, do trairas la antaŭajn aersakojn dum la dua enspirado, kaj do trairas la trakeon kaj la buŝon dum la dua elspirado. 

Plejparto da birdoj estas sociemuloj. Tamen, kelkaj birdoj, kiel la rabobirdoj, estas solemuloj. Ajna socio bezonas lingvon por interkompreniĝi. Per kantoj, birdoj komunikas. Kanto estas grupo de sonoj ripetataj intervale en distinga formo. Birdoj ankaŭ faras vokojn. Voko uziĝas por averti aliajn birdojn pro danĝeroj, allogi kunulojn, kontroli gregon, aŭ sciigi birdidojn ke la nutraĵo estas preta. La papago povas imiti aliajn sonojn por kamuflo. Birdoj komunikas ne nur per la voĉo, sed ankaŭ per la korpmovado, kiel en la maniero en kiu ili etendas siajn flugilojn, malfermas siajn bekojn, aŭ flugas en la aero. Tiuj agoj ŝajnas havi semantikojn por la birdoj.

Por protekti sin, birdoj havas diversajn kutimojn. Kelkaj birdoj formas cirklon por gardi kontraŭ danĝeroj. Kiam birdoj estas en danĝera situacio, ili ofte forflugas aŭ forkuras, aŭ eĉ bekas la entrudiganton. En la vintro, kelkaj birdoj flugas suden por eviti la malvarman veteron. Migrantaj birdoj kutime havas estron en la antaŭo de la grego.

La dieto de birdoj varias je la specio. Pingvenoj manĝas fiŝetojn kaj maralgon. Hirundoj, silvioj, kaj similaj birdoj plejparte manĝas insektojn. Vulturoj manĝas la postlasitaĵojn de la manĝaĵoj de aliaj animaloj. Rabobirdoj manĝas nur karnon, ofte, de insektoj, aliaj birdoj, ronĝuloj, serpentoj, aŭ eĉ simioj. Strigoj glutas siajn predojn tute; la digestiga sistemo muelas la nutraĵon per roketoj kaj fine elpelas la nedigesteblaĵon kiel boluson. La delikatan kolibron nutras nektaro de floroj.

Birdoj, similaj al reptilioj, demetas ovojn. La plej granda ovo apartenas al estingiĝinta birdo, la elefantbirdo. Ĝia ovo estis trioble pli granda ol la ovo de la emuo. La plej malgranda ovo apartenas al la larĝbeka kolibro. Ĝia ovo estas nur tiel dika kiel la homa fingro. La koloroj kaj makuloj sur la ovo estas kamuflo. Blankaj ovoj ofte apartenas al birdoj kiuj nestiĝas en truoj aŭ tuneloj.

La genetika seksdistingado de birdoj estas la malo de mamuloj. En mamuloj, la maskla sekso havas la sekskromosomparon 'XY' kaj la femala sekso havas la paron 'X'. En birdoj, la maskla sekso havas la sekskromosomparon 'ZZ' kaj la femala sekso havas la paron 'ZW'. La signifo estas ke la birda femalo estas la determinanto de la sekso de sia ido, sed la mamula masklo estas la determinanto de la sekso de sia ido.

Je birdoj, oni vidas vertebrulan klason eble tiel altgradan kiel mamulojn. Birdoj eĉ elmontras kelkajn kondutmodelojn je malsimplego kiu ne troviĝas en mamuloj.

Kopirajto ©1999-2008 Victor Medrano

Bonvenon!

Bonvenon al Maizpano!